04/12/2013

Decembra programo

Ni elkore invitas vin ĉiujn, niaj karaj eksterlandaj amikoj al la decembra programo de HEJ, kion ni organizas la 14an je la 15:30 en Budapeŝto. Ni spektos filmon pri Esperanto, gustumos bongustajn kukojn, kaj parolos pri kutimoj de diversaj landoj rilate al Kristnasko kaj Sankta Nikolao. Se vi deziras provbaki vian kristnaskan recepton, vi bonvenas kunporti iun bongustaĵon por ni :).

La adreso estas: 1146 Budapest, Thököly út 58-60. teretaĝo Károly salono.
Vi povas atingi la lokon per la busoj 5, 7, 173. De ambaŭ direktoj vi devas veturi ĝis la haltejo Cházár András utca.

Se vi havas demandon, kontaktu: hej [punkto] estraro [heliko] gmail [punkto] hu aŭ +36304311132

Ni esperas, ke ni baldaŭ renkontiĝos!

La teamo de HEJ



No comments:

Post a Comment