Tiun ĉi raporton verkis Zsozsi (originale en la hungara), por kiu tiu ĉi januara aranĝo estis la unua Esperanto-afero
Kiam alvenis la 2a de januaro, laŭ la penso “nova jaro, nova vivo” mi decidis partopreni la monatan programon de HEJ. Ĝi konsistis el du partoj: unue urborigardado, ĉefe por la eksterlandaj – brazilaj kaj aŭstraj – partoprenantoj; due babilado kaj ludoj en la oficejo de HEA – kiu estis malvarmega loko cetere.
Laŭplane ni renkontiĝintus ĉe la placo Blaha Lujza, de kie ni irintus plu al la loko. Tiam okazis eta misfunkciado, ĉar la urborigardantoj malfruis iom malpli ol duonhoron, sed finfine ĉiuj bonŝance alvenis al la ejo de la okazaĵo. Ĉi tie unue ĉiu prezentis sin – sed ne tute sen malfacilaĵoj, nome mi nur iom kaj du brazilanoj tute ne parolis Esperanton. Sekve okazis bonetosa babilado, post kio niaj brazilaj geamikoj kantis brazilan popolkanton. Tio kaŭzis al kelkuloj koratakon, ĉar la kanzono komenciĝis malrapide sed finiĝis neatendite kaj kriade. Post la brazilanoj sekvis ni, hungaroj, kiuj post longa akordigado kantis la popolkanton “Tavaszi szél” – Esperante. Tiam jam nur niaj aŭstraj amikoj restis, sed ĝis kiam ili decidis kanti ion, ni mortlaciĝis pro la provegado.
Post kiam ĉiu montris sian talenton al la aliuloj, ni ludis mojosan “bovkapan” ludon, pri kies rezulto mi ne certas, sed verŝajne mi akiris respektindan ejon en la vico (aldone, ke tiam mi ankoraŭ ne konis la numerojn).
Kompare kun mia antaŭa timo kaj duma nervozeco mi bonfartis, danke ĉefe al tio, ke ĉiuj estis karaj al mi.

No comments:
Post a Comment