09/09/2009

Rakonto de Ditta Békési pri la ekskurso

Sunbrilo, lago, trupo de esperantistoj – Esperanto-tago denove. ☺

Mi diras denove, sed por mi ĉi tio estis la unua Esperanta ekskurso (krom la semajno de IEK). Mi tre ĝojas, ke fine mi iris – mi devas diri, unue mi timis kaj ne volis iri, ĉar mi ne biciklas bone, la trajno estas multekosta ktp., sed ĝi vere estis bonega. ☺
Mi alvenis kun miaj vojkunuloj - Szilvási, Vilté kaj ŝia amato Peti - al lago Velencei ĉirkaŭ je la 10a kaj ni renkontiĝis kun Kriszti, kiu atendis nin tie. Kun ŝi ni iris post la aliaj por prunti biciklojn por la ekskurso. Kiam ĉiuj jam havis la biciklon ni finfine povis ekiri al nia vojaĝo ĉirkaŭ la lago. Iván aliĝis poste, do tiam la trupo iĝis kompleta. ☺
Ni faris ankaŭ 'geocaching' (unu biero por Szilvási, mi ne trovis la ĝustan vorton ☺) [kiel por novaj terminoj, ankaŭ por ĝi ne estas ĝenerala konsento, oni ofte uzas ekz. la vorton geokaŝado – la redaktoro], tiel ni devis serĉi tri partojn de pasvorto kaj du kestetojn. Ni haltis ĉe monumento ĉar ni devis trovi vorton por la pasvorto kaj poste dufoje ni haltis ĉe rivereto kaj ĉe arbaro por la kestetoj. Ambaŭ kestojn Blazio trovis, li ŝajnis esti pli lerta ol ĉiuj. ☺
Ni ne haltis nur por 'labori'; ni ripozis multe en belaj maldensejoj, aĉetis bienon por vere farigi Esperlandon – kompreneble kontraŭ steloj ☺ –, ni konstruis kastelon por ni mem kaj mi aŭskultis interesan diskuton pri Esperanta (kaj poste tutmonda) ekonomiko inter Szilvási, Ottmar, Anna kaj Peti. Ni ankaŭ manĝis glaciaĵon kaj trinkis kafon kaj poste ni ekiris al la belvidejo. Tie ni povis vidi la tutan lagon... ho, ĝi vere estas bela!
Fine, kiam ni jam havis la pasvorton por Gergő kaj ni finis nian vojaĝon, ni serĉis restoracion kaj trovis ĉarman etan ejon por vespermanĝi kaj paroladi post la biciklado. Tie Zoli parolis pri la venonta ekskurso al Esperanto-monto, kien mi esperas, ke ankaŭ mi povos iri. Tiel, ke mi jam renkontis la aliajn ankaŭ ĉi tie, mi ne plu timas. ☺
Ankaŭ vi ne timu, venu kun ni! ☺
Ditta Békési

No comments:

Post a Comment