29/09/2009

Ekskurso al la Esperanto-monteto, kie estas la ek(s)videjo Zamenhof

HEJ kaj la Esperanto-Fondaĵo aranĝas ekskurson al la Esperanto-monteto kun la Skolta Esperanto Ligo.
La ekskurso estos malpeza promenado al la monto Esperanto, kie ĉeestos multaj junaj esperantistoj, kaj eĉ la skoltoj venos. :) La ekskurso al la monto Esperanto jam preskaŭ estas tradicio. Vi povas trovi arkivaĵojn en la arĥivejo de la retejo eszperanto.hu.
Ni planas grupan veturadon de la Stacidomo Okcidenta, de kie la trajno ekiros je 09:07. Ni renkontiĝu ĉe la lasta vagono je 08:50. Oni devos eliĝi ĉe la haltejo Nagymaros-Visegrád. Se vi havas monatan bileton BKV, tiam vi diru tion al la kasisto aĉetante la bileton, tiel vi povos iom ŝpari. :) Se por vi estas pli konvene aliĝi poste al nia grupo, ĉar eble vi ne loĝas en Budapeŝto, aŭ vi venas de alia loko, aŭ per alio (ekz-e per aŭto), tiam ni renkontiĝu je la 10a en urbo Nagymaros. (Estus bone se vi antaŭanoncus vian tian alvenon por ke ni nepre atendu vin tie.)

La ekskurso finiĝos ĉ. la 6a posttagmeze.

Ni atendas ĉiujn!

No comments:

Post a Comment