09/09/2016

Eksterordinara jarĉefkunveno

Ni elkore invitas vin al eksterordinara jarcxefkunveno de HEJ (Hungara
Esperanto-Junularo), kie ni vocxdonos pri la gxisdatigo de gxia statuto.
Vocxdoni rajtas cx iu plenrajta (sub-30) ano de nia organizo.
Subtenantaj membroj rajtas cxeesti la kunsidon, aldoni siajn komentojn,
demandojn kaj proponojn, sed ne havas vocxdonrajton dum la kusido.

Se la kunvenon ne cxeestus suficxe da anoj, tiukaze okazus dua kunsido
en la sama loko, dum la sama tago, je 16:45. Tiu dua jam havus
decidipovon sendepende de la anonombro.

Dato: 10a de septembro 2016, 16:30
Loko: 1146 Budapest, Thököly út 58-60.
Pritraktontaj demandoj:
1. prezenti?as la planitaj ?an?oj de la statuto
2. cetera?oj

Amike,
estraro de HEJ

No comments:

Post a Comment