04/03/2016

La aliĝilo por JER estas malfermita!

Karaj junuloj!

Jam pretas la aliĝilo por la Junulara E-Renkontiĝo en Dinnyés.
Iru al: http://jer.hu/kotizo/ kaj vidu la kondiĉojn, prezojn kaj venu por semajnfino al Hungario!

Ni ofertas al vi internacian kaj junularan etoson en junulargastejeto apud la lago Velencei. Kutime partoprenas 40-50 homoj el 4-5 landoj.

La programo enhavos interkonatiĝon, ludojn, vespere distrajn progamerojn kaj iom da frenezumadon! Ni ja renkontiĝos inter la 1-a kaj 3-a de aprilo, dum la internacia tago de frenezuloj.

Vidu pli ĉi tie http://jer.hu/programo/, vidu kion ni preparas por vi. :-)

La organiza teamo atendas vin en la hejmo de lángoŝoj!

No comments:

Post a Comment