Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj
dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO en la Eŭropa Parlamento, kie
estos aliaj 7000 junuloj el la tuta kontinento kaj pens-manieroj? EYE
2016 estas la perfekta evento por vi!
Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej
grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos 20-22 de
majo en Strasburgo, Francio.
Ĉu vi volas influi la Eŭropan politikon kaj reprezenti TEJO-n kune kun
grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo? Se jes, sendu
mallongan motiv-retmesaĝon al <oficejo ĈE tejo.org> ĝis la 10-a de decembro de 2015.
Por pli da informoj klaku ĉi tien!
No comments:
Post a Comment