25/04/2014

La lasta tago por aliĝi al IJS 25! en la plej favora periodo!

Kara leganto,

Se vi jam partoprenis kaj bonfartis kun ni dum IJS kaj ŝatus revidi
viajn geamikojn en Hungario, ne hezitu aliĝi! Kaj se ankoraŭ ne, tiam
jen la ĝusta okazo por sperti la etoson. ;) Hodiaŭ estas ja la lasta
ŝanco por kapti la unuan, plej favorprezan aliĝperiodon - ne maltrafu!

Se vi ne jam estas konvinkita, jen kelkaj kialoj: la akvobatalo ĉi-jare
mojosiĝos per nova defio, IJS festos sian 25-jariĝon per jubilea balo
kaj torto... Okazos pluraj ekscitaj kaj apenaŭ kostaj ekskursoj, estos
proksimega senkosta plaĝo, juna organiza teamo kun freŝaj ideoj. Kaj
kio tute mankos: ajnaj longaj prelegoj, malinteresaj muzeoj. Tion ni
promesas.

Detaloj kaj aliĝilo: ijs.hu/eo.

Esperante je via partopreno:
la teamo de IJS

Ps.: Ne forgesu, ke ĉi-jare eksterordinare multe da rabatoj helpas la
partoprenon de hungaraj gejunuloj. ;) Tio signifas, ke HEJ pagas eĉ 25
aŭ 50%-ojn de via kotizo - por vidi la detalojn, vizitu nian
retpaĝon: http://ijs.hu/Az-IJS-rol/IJS-2014-Horany/Kedvezmeny.

No comments:

Post a Comment