La 27-an de marto, kiam mi ellitiĝis matene, mi rigardis tra la fenestro kaj mi vidis ke neĝo kovris ĉion. Mi ne povis kredi, ke tiu vespere mi jam estos en Italujo, kie estas espereble pli bona vetero. Tiam mi eĉ ne pensis, kian mirindan semajnon (aŭ mi povas diri somerumadon) mi havos.
ĉijare IJF estis organizita en Sud-Italujo, apud Ostuni, kio troviĝas ĉirkaŭ 70 kilometrojn proksime de Bari, per trajno la veturo daŭras unu horon. Ni iris al la marbordo de la Adrio, do mi estis tre ekscitita, sed mi sciis ke ni ne povos baniĝi, ja la temperaturo de la maro ne estas tro agrabla tiel fruprintempe. Mi iris al la renkontiĝo kun Imre kaj Zsófi (fare de kiu mi ekkonis Esperanton en la universitato) kaj poste ni renkontiĝis kun Dani jam en Bari, tiel ni estis kvarope hungaroj. IJF estis la dua esperanta aranĝo, en kio mi partoprenis, kaj mi povas diri, ke ĝi estis pli granda travivaĵo ol JES en decembro, en Germanio, sed tio ankaŭ impresis min. ĉijare ĉirkau 60 homoj partoprenis en IJF.
Inter la programoj estis la interkona vespero, kio estas kutimo en la esperantaj renkontiĝoj. La celo de tio estas, ke homoj ekkonu unu la alian pli bone, per diversaj ludoj. Tio estas ĉiam la unuan vesperon. ĝi estas tre utila, ĉar ĉiam partoprenas novaj homoj en la renkontiĝoj, kiuj nelonge ekkonis Esperanton, kaj antaŭe neniam partoprenis en E-aranĝoj. Dumtage inter aliaj oni povis viziti lingvo kursojn kaj partopreni eĉ en danckursoj. Alia tradicio estas la trinkomanĝo nokto, kiam esperantistoj demonstras specialaĵojn de siaj nacioj, kiujn oni povas gustumi. Lastan vesperon ĉiuj povis montri sian talenton dum la internacia vespero, ekzemple en dancado aŭ en kantado. Zsófi, Imre kaj mi kantis la faman hungaran kanton ’Tavaszi szél vizet áraszt’, kio estas tre konata inter esperantistoj. Pri la humoro de la nokta festoj, zorgis la esperantaj muzikistoj, kiuj ĉiutage koncertis ĝis aŭroro. Por mi la kulmino de la programoj estis la duontaga kaj la tuttaga ekskursoj, ĉar ni vidis tiajn belegajn lokojn, kiajn mi delonge ne vidis. Placoj, kiuj rolas en la listo de UNESCO mondo heredaĵo, kiel Alberobello, la urbo de la trulloj, kaj Castel del Monte. Ni ĉirkaurigardis en Barletta ankaŭ, kie ni vizitis la kastelon de la urbo, kaj kompreneble ni rondiris Ostuni, la blankan urbon dufoje dum la semajno. Al la ekskursoj akompanis nin la italaj organizantoj, kiel gvidantoj. Mi pensas, ke mi neniam manĝis tiom da glaciaĵoj printempe, kiel en tiu semajno.

La 2-an de aprilo la IJF finiĝis kaj antaŭ veturi hejmen, ni decidis iri al Bari kun Zsófi kaj Agata (ŝi estas el Pollando), ĉar la urbo ne estas malproksime de Ostuni kaj nia aviadilo ankaŭ ekiris de tie. Ni pasigis du tagojn en Bari kaj malkovris la belegan urbon kun la helpo de mapo.
En la unuaj tagoj mi estis iomete malcerta, kiam mi devis paroli en Esperanto, ĉar mi lernas la lingvon ekde malpli ol unu jaro. Sed kiel la tagoj pasis, mi sentis ke mi ne timas, ke mi ne komprenos, kion diras la aliaj, kaj Zsófi ne estas tie por helpi al mi. Sed bonŝance mi komprenis preskau ĉion post kelkaj tagoj. ĉi tiu estis bona, ĉefe nun, kiam mi prepariĝas por la lingvo ekzameno. :) Mi spertis denove, kia granda kohereco estas inter esperantistoj, kaj mi ĝojas ke mi ankaŭ estas unu el ili. IJF konvinkis min, ke mi ĉiam devas partopreni en E-aranĝoj, kiam mi havas eblon por tio.
La organizantoj elektis la plej bonan lokon por la renkontiĝo, kaj grandega laŭdo al ili. Estas strange pensi pri tio, ke mi volis ellasi ĉi tiun travivaĵon, pro la motivo, ke mi devas skribi mian tezon kaj mi ne havos sufiĉe da tempo por tio. Se tio okazintus, mi farus la plej grandan eraron en mia vivo.

No comments:
Post a Comment