20/02/2013

Februara programo

Kvankam momente a organizado de la IJS kaj la JER tre okupigas nin (pri la renkontiĝoj vi povas legi pli ĉe la retpaĝo www.ijs.hu), vi eĉ ĉi-monate ne devas rezigni pri esperantaj eventoj!

Se vi interesiĝas pri la kulturo de la lingvo, kaj vi volonte legus librojn kaj gazetojn esperante, jen bonega eblo: vizitu la Landan Fremdlingvan Bibliotekon (hungare: Országos Idegenyelvű Könyvtár), kie la 21-an de februaro, ĵaudon, ekde la sesa posttagmeze vi povos partopreni mojosan literaturan vesperon, kaj aŭskulti la interesan prelegon de Endre Dudich kaj Albert Gesztesi, kun la jena titolo: La esploro de Luno - ĉu finita aŭ restartita? - kompreneble esperante. Detalaj informoj pri la programo kaj la biblioteko troviĝas ĉe la sekva retpaĝo: http://www.oik.hu/ .

Ni deziras al vi bonan legadon:

La teamo de HEJ

No comments:

Post a Comment