21/09/2012

Anonco senkoste ĉe interreta FOIRO

Eble vi konas tiun ĉi situacion: vi serĉas certan libron aŭ intencas vendi malnovajn, volas fondi regulan lokan renkontiĝon, havas oferton aŭ bezonas ian servon, sed vi ne scias kiel publikigi vian deziron rilate al Esperanto. Aŭstria Esperanto-Federacio ekfunkciigis retpaĝon por tiaj anoncoj.

La servo estas tute senkosta kaj libera de komerca fremdvarbado. La anoncanto ankaŭ rajtas resti anonima helpe de individua kodo kaj pera kontakto al la retestro. Nove estas, ke nun ne nur AEF-membroj povas utiligi ĝin sed ankaŭ ĉiu membro de najbarlanda Esperanto-asocio (Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Slovenio, Italio kaj Svislando).

Male al aliaj jam ekzistantaj retanoncejoj ĝi funkcias samtempe senkoste, inter-regione kaj helpe de internacia lingvo. Ĉia anonco estas akceptita escepte de informo pri korespondpeto kaj pri aranĝo, ĉar por tiuj celoj jam ekzistas sufiĉe da aliaj retejoj. Per tiu servo ni esperas iom helpi la kunligon de Esperantistoj el diversaj regionoj kaj doni servon al tiuj homoj, kiuj fortigas per sia membreco landajn Esperanto-asociojn.

http://www.esperanto.at/esperanto-in-oesterreich/esperanto-kleinanzeigen-foiro/

No comments:

Post a Comment