Ĉi-jare JER okazis en urbo Velem inter la 12a kaj 14a de marto. Por pli da informoj bv. viziti la retpaĝon de JER.Vi legu la rakonton de tutnova esperantistino! Jen!
Kio estas JER?
JER estas mallongigo de "Junulara Esperanto Renkontiĝo". Ĉi tio estas tradicia, printempa aranĝo organizite de Hungara Esperanto Junularo (HEJ), por ke la novuloj kaj malnovuloj renkontiĝu, kaj la komencantoj havu eblecon elprovi sian Esperanto-konon en amika etoso. Se ili ankoraŭ ne konas bone la lingvon, ili povas paroli kun tiuj en la hungara, kiuj jam uzas la lingvon ekde longa tempo, kaj kiuj povas rakonti pri siaj mojosaj memoraĵoj. Ĉi tiuj interparoloj povas doni inspiron kaj novajn ideojn al vi.
No comments:
Post a Comment