06/02/2011

Jarĉefkunveno

La jarĉefkunveno de la Hungara Esperanto-Junularo okazos la 14-an de marto 2011. La adreso de la kunven-ejo estas MMIK Velemi Továbbképző Ház (HU-9726 Velem, Rákóczi u. 96.).
Dum tiu ĉi evento vi povas informiĝi pri en- kaj elspezoj de HEJ, kaj pri la pasintjara agado de la HEJ-teamo. Krom tio tiam estos elektitaj ankaŭ la novaj estraranoj. Voĉdon-rajton havos ĉiuj HEJ-anoj, kiuj estas pli junaj ol 30. Se la kunveno ne estos decidrajta, tiam la vickunveno okazos la saman tagon, samloke, je la 10a kaj 15 minutoj.

No comments:

Post a Comment